Job 11

1Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris: 2Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava? 3Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? 4Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj. 5Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn, 6Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras. 7Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? 8Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii? 9Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro. 10Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin? 11Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas. 12Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo. 13Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn; 14Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo: 15Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos. 16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon. 17Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno. 18Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco. 19Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron. 20Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Copyright information for Esperanto